Назад к книге «La Batalo de l' Vivo» [Чарльз Диккенс]

La Batalo de l' Vivo

Charles Dickens

Charles Dickens

La Batalo de l' Vivo

PARTO UNUA

Antaŭ longa, longa tempo – tute egale kiam kaj kie en Anglujo – estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove koloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝan akvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie en malpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.

La Д‰ielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu Д‰i loko, kiam Дќi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaДµon, semitan de suprenturnitaj vizaДќoj, kiuj antaЕ­ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aЕ­ trankvile dormetis. La Д‰ielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaДµo super la ebenaДµo murmuretis pri la laboroj de tiu Д‰i tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu Д‰i nokto. Ofte ankoraЕ­ la silenta luno briladis super tiu Д‰i kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje Дќin observadis, ofte la ventoj de Д‰iu flanko de l' mondo preterblovadis super Дќi, antaЕ­ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.

La signoj restis ankoraЕ­ longan tempon, sed nur en bagateloj, Д‰ar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaЕ­ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antaЕ­e, kiam la kampo estis ankoraЕ­ senkulpa. La alaЕ­doj kantadis alte super Дќi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimaДµo, kie la tero kaj Д‰ielo kuniДќas kaj la vespera Д‰ielruДќo estingiДќas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaЕ­e estis ruДќe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; Еќafoj kaj bovoj paЕќtiДќadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitaДµoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaЕ­e falis en la granda batalo.

Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l' mortintoj; – kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la ma